En la jaro 2012 mi trovis la libron JIFUNZE LUGHA YA KIMATAIFA YA KESPERANTO, kiun S-ro Dismas Robert konigis al mi post kelkaj demandoj kiujn mi starigis al li pri la lingvo. Kiam mi
interesiĝis, li instruis al mi la unuajn lecionojn kaj pruntis al mi tiun lernolibron en Esperanto-Svahila lingvoj. Mi mem lernis kaj sekvis la lecionojn kiuj enestas kaj S-ro Dismas
ligis min kun iu fama Esperantisto de nederlando kiu nomiĝis Hans Bakker. Li ankaŭ sendis al mi lernomaterialojn kaj instruis al mi per poŝtleteroj.
De kiam mi praktikis la lingvon mi komencis propagandi la lingvon al homoj por inviti ilin lerni Esperanton. De tiam, mi instruas la lingvon kaj gvidas kursojn en kelkaj lokoj en mia lando.
En 2015, mi sukcesis fondi klubon en la vilaĝo Mwagimagi kie iu lernanto laboras. Mi bicikladas preskaŭ 209km por iri kaj reveni en Bunda. Mi okazigas kursojn dum du semajno. La klubanoj
elektis S-RO Jeferine MAFURU kiel kluba gvidanto kaj instruisto, profesie li estas instruisto en bazlernejo. Mi helpas lin ĝis nun per materialoj.
Mi havas klubon kiun mi gvidas kursojn kaj kie estas 23 membroj, 12 estas infanoj inter 7 kaj 15 jaroj. Infanoj povas uzi Esperanton en ilia vivo kiel novan lingvon kiu ne estas konata por
multaj.
Kiam mi uzas tempon disvatigi la lingvon, mi sentas min bone kaj mi interesiĝas kiam mi trovas sukceson. Mi ŝatas vidi ke Esperanto estas elektita kiel dua lingvo en la vivo de
homoj.
Mi faras afiŝojn por reklami la lingvon, kaj mi ricevas alvokojn de kelkaj personoj kiuj interesiĝas pri Esperanto. En aŭgusto aŭ septembro mi devos vojaĝi al Sirari ĉe la landlimo de Tanzanio
kaj Kenjo kie 5 viroj deziras okazigi Esperantokursojn.
Mi partoprenis en 2016 la AMO seminarion en Bunda.
En la jaro 2017, mi ekzameniĝis ĉe ILEI kaj mi ricevis atestilon kiel instruisto. En 2017, mi sukcesis partopreni la junuralan kongreson kiu okazis en Togolando. Do, mi ŝatas kaj ŝatus disvastigi
la lingvon en la tuta lando malgraŭ la ekonomia situacio. Ankaŭ mi ŝatas ĉiĉeroni Esperantistojn kiu volas viziti mian landon.