EDUKO.

En 1981 mi ekvizitis lernejon , la unuan klason en elementa lernejo. En 1987 mi finlernis la sepan klason kiu estas la lasta klaso de la elementa lernejo en Tanzanio. Mi faris la ekzamenojn por iri al duagrada lernejo, sed bedaŭrinde mi ne sukcesis trapasi ilin ĉar la duagradaj lernejoj estis malmultaj.

TERKULTIVADO.

Do mi devis vivi kun miaj gepatroj en la vilaĝo kaj okupiĝas pri terkultivado. La familio ne havis bovojn por tiri la plugIlon, pro tio mi devis ĉiam kultuvi mane. Tiu laboro vere estis tre malfacila kaj kelkfoje la rikolto estis malbona pro manko de pluvo aŭ insektoj kiuj formanĝis la plantojn. En mia regiono oni kultivas maizon, milion, maniokon, bataton kaj kotonon.

KLIMATŜANĜO.

EN 1994, mi kultivis unu hektaran da kotono. La rikolto ne estis bona pro manko de pluvo. Do mi sukcesis rikolti nur 250 kg da kotono kiujn mi vendis kontraŭ 12, 5000Tzsh ( 6€). Per tiu mono mi decidis funkciigi komercejojn por vendi sardinojn ( malgrandajn fiŝojn). Tiu komerco ne donis bonan profiton, ĉar la loko "Kepata Love" estis eta.  Due la sekeco ĉesis kaj venis granda veterŝanĝo kiu enhavis multe da pluvo ( El- nino).  Tiuj inundoj malsekigis la teron. En la vilaĝo multe da domoj dronis kaj falis. La ter estis plenplena je akvo. Pro tio neniu  kultivis kaj plantoj malkreskas kaj flaviĝis. Ankaŭ mia domaĉo falis kaj mi devis fuĝi al la urbo Bunda kun mia familio. Mi ne havas specialan profesion kaj edukon, kaj pro tio mi dungiĝas kiel helpanto ĉe konstruistoj.  Tiu laboro estas tre peza kaj mi gajnas tre malmulte da mono ( 3.5€) tage, kaj foje mankas laboro.
Do tiam por la familio mankas ankaŭ nutraĵo. Tiu sumo tute ne sufiĉas por miaj familiaj bezonoj. Tamen per tiu sumo to mi decidis ŝpari iom post iom kaj aĉeti etan parcelon kaj  konstruis propran dometon kie mi vivas kun la familio. La vivo estas malfacila kun familio ĉar mi havas 4 gefilojn kiuj studas kaj mankas stipendion por ili. Do niaj gepatroj prizorgas la pagon, sed kiu tute ne sufiĉas por solvi la tutajn bezonojn.

En 2013, mi Paul kaj Mulele planis revigligi Esperanton en nia regiono kaj en la tuta lando klopodante serĉi malnovajn esperantistojn dormantajn kaj vigligi ilin. La ideo fruktodonis kaj ni kreis Bundan Esperantiston Centron. Per tiu ideo ni sukcesis okazigi la 6an Afrikan Kongreson  de Esperanto en Bunda.

La agado daŭras  kaj en mia grupo ni regule renkontiĝas por progresigi kaj samtempe varbi novajn interesulojn.

MALFACILAĴOJ.

En nia agado ekzistas kelkaj malfacilaĵoj kiel manko de sufiĉaj lernmaterialoj, sufiĉe da tempo por renkontiĝo. Manko de ebleco pro la familiaj malfacilaĵoj estas la obstaklo kiu malhelpis nin antaŭeniri. Aldone mia patro estis blindulo ek de 1972.