Honore SEBUHORO NDARIHORANYE

 

Kara amikoj de Nomadkurso kaj Esperanto plus (E° +),

 

Mi nomiĝas Sinjoro Honore SEBUHORO NDARIHORANYE, mi naskiĝis en Kavumu, la 3-an de Marto 1974 en Nord-Kivuo, Distrikto Nyiragongo. Mi edziĝis kaj havas 5 infanojn (3 filojn kaj 2 filinojn). Ĉiuj estas lernantoj sed inter ili estas la unua flino kiu jam estas en liceo Mapema (katolika).

 

 Aliaj estas en bazlernejoj (protestantaj) kaj unu en katolika lernejo. Fakte, ni aktuale loĝas en distrikto Ruĉuru, en la Nord-Kivua provinco kaj nia lando estas la Demokratia Respubliko Kongo

 

Rutshuru aŭ Ruĉuru estas teritorio kiu situas je 26 km de la Uganda landlimo.

 

 Kiel mi Esperantistiĝis? Mi ne bonŝance trovis realan E-instruiston por helpi min pri E-Kursoj surloke, mi nur trovis esperantajn paperajn kursojn de 22 lecionoj tradukitaj de iu Hubert FEREZ, donita de Sro Gbeglo Koffi. Tiu ĉi instruis la lingvon al mi perletere. Feliĉe, mi akiris atestilon aŭ E-Diplomon kun 80% da sukceso en decembro 2009.

 

Tio instigis min interesigi aliajn junulojn pri Esperanto, mi do kreis Esperantan klubon nomatan « Verda Stelano - Klubo » (vsklubo@gmail.com).

 

Aktuale ĝi aktivas en E-agadoj en nia loĝloko kaj jam estigis aliajn lokajn sub-klubojn. Mia frapfrazo estas « progresigi nian pacan lingvon en la kvar mondaj anguloj ». Mia tuta vivo estas ligita kun Esperanto kaj mi min sentas en la verda ronda familio. Mi ĉiam aprezas nian komunan ideon pri Esperanto Plus kaj NomadKurso, ĝi ebligis krei ioman nombron da E-amikoj.

 

 Saluton al ĉiuj aliĝintoj kaj Esperanto-kursanoj! Amike salutas!

 

Honore SEBUHORO

ESPERANTO KURSOJ PO BOX 08 BUNAGANAKISORO

TEL:+243 997 852 933