Mulele Mbassa

 Karaj samideanoj, saluton!

 

Mi eklernis Esperanton en la jaro1992, per korespondkurso. Mi forte laboras en diversaj kampoj kun aktivuloj en mia lando kaj intertempe kun Sro Gbeglo Koffi en Togolando kaj Anita Dagmarsdotter en Svedio finfine kun Adjev Adje kunordiganto de AK de UEA. Sro Adjev, mi kaj Paulo multege laboris por sukcesigi la AKE 6-an en Bunda urbo 2016.

 

La lingvo Esperanto kreskas en Tanzanio sed ĝia ekzisto dependas de klopodoj farataj de instruistoj mem kiuj memvole eldonas sian tempon kaj moneton por organizi kurso programon kaj disvastigi Esperanton. En mia lando neniu pagas por partopreni iu ajn Esperanto kurson. La partopreno estas tute senpage!

 

Mi estas IlEI sekciestro en mia lando, sekretario de Bunda Esperanto Centro (BEC) kaj Esperanto- instruisto.

 

Mi amas Esperanton.

 Mulele Mbassa Makaranga.

 

 Pliaj informoj