Karaj samideanoj, saluton!

 

Mi komence skribas al vi pri mia vivoevoluo, lernado, profesio kaj vivokondiĉo!

 

Mi naskiĝis en la jaro 1966, mi estas la plej juna el dek infanoj en nia familio. Miaj gepatroj vivis malriĉe en argila domo kun pajla tegmento, en Maneke, eta vilaĝo. Ili vivtenis sin pere de terkultivado. Mia patro mortis en la jaro 1972. Poste, mia patrino translokiĝis de la vilaĝo al alia vilaĝo Kangetutya, tie la sorto ne favoris nin, sed ni ne havis alian manieron por plibonigi la vivokondiĉon. Bedaŭrinde miaj sep fratinoj mortis, pro malsanoj en malsamaj momentoj. Mia patrino tro amare spertis la vivon! vere ni travivis en malfacilaĵo de granda paŭperismo, kiun mi nun hontas priparoli.

 

En la jaro 1976, mi kaj mia frato ambaŭ komencis frekventi bazlernejon. Kutime en mia lando oni studas sep klasojn dum sep jaroj. Tio estas konsiderata kiel la unua etapo de lernakiro.

 

Kiam mi estis en la 4a klaso, mia patrino ege malsanis kaj ŝi operaciiĝu por eligi tumoron el sia ventro. Reveninte hejmen, mia patrino ne kapablis laboradi same kiel antaŭe, la vivo iĝis tro peza por ni (mi, mia frato, fratino kaj patrino) sekve, mia fratino forlasis studadojn por helpi la familion, ankaŭ mi kaj mia frato dividis la tempouzon inter la lernejo kaj la kampo. En la jaro 1982 ni ambaŭ abiturientiĝis, sed bedaŭrinde neniu pretis pagi por ni la lernokostojn, por ke ni daŭrigu la studadojn en mezgrada lernejo.

 

NOVA VIVO.

 

Mi iĝis kamparano, tamen la sorto ne vere favoris min, pro diversaj kialoj mi spertis multajn malfacilaĵojn. En la jaro 1994, mi decidis translokiĝi de vilaĝo Kangetutya al la urbo Bunda por serĉi pli bonajn vivkondiĉojn. En la urbo, mi komencis labori per memstara projekto (vestaĵo-vendado) : mi tage vojaĝis al diversaj bazaroj por vendi vestaĵojn. Tiaj vendejoj troviĝas en diversaj urboj kaj vilaĝoj en mia regiono. Mi ŝatis tiun laboron, ĉar iom ŝanĝis mian vivosituacion. Mi ĉiam veturadis al la vendejoj per kamionoj ŝarĝitaj per vendotaĵoj kaj foje la aŭtoj danĝeris survoje! tamen mi ne ĉesis veturadi per tiuj kamionoj, kiuj estas maniero atingi la vendejojn. Sep fojojn min trafis akcidentoj. mi spertis akraj doloregoj kaj kelkfoje vidis miajn kolegojn perdantajn siajn vivojn pro tiuj akcidentoj. Kvankam tiu laboro konsistas en danĝeraj veturadoj, tamen mi ŝatis labori, ĉar ne estis alia ebleco por vivteni.

 

 

 

En la jaroj 2000-2003, mi ege suferis pro dorsdoloroj kaj brulumoj en mia dekstra korpoparto ĉe ripoj. Dumtempe, mi serĉis kuracorimedon sensukcese ĝis mi rakontis al Sro Hans Bakker, kiu serĉis helpon por mi. Feliĉe, li trovis Dr-on Saionji Masajuki en Japanio, kiu konsilis min sekvi metodon de 'Yumehia fizioterapio' por mildigi la dolorojn. De Dr.Masayuki mi ricevis libron kaj videobendon kun klarigoj, pri kiel sekvi gimnastikan praktikadon de la korpo. Verdire, la metodo helpis min kaj la doloregoj mildiĝis kaj la brulumoj malaperis.

 

Nun mi kaj mia familio loĝas en mia en propra domo en la urbo Bunda, la domo estas konstruita el argilbrikoj kaj estas nestukita kaj havas teran plankon. Mi havas kampon kiu situas je 20km for de la urbo.

 

Nun denove la familio vivtenas sin per terkultivado! Kial?

 

 

 

En la jaro 2007, mia patrino grave malsaniĝis kaj mi multe elspezis por ŝia kuracado, ĉar delonge ŝi plendis ke ŝi sentas akran doloron en sia ventro, foje al foje mi ŝin enhospitaligis! La lastan fojon ŝi ricevis ĥirurgan operacion, bedaŭrinde oni malkovris kanceron. Post tri monatoj, mia patrino mortis.

 

La sekvantajn jarojn la klimato ne favoris nin pro manko de pluvo en nia regiono kaj la vetero ŝanĝiĝis, aperis longaj sekecperiodoj kaj ni estis trafitaj de malsato, pro manko de sufiĉa nutraĵo! jen tio estis al mi alia katastrofo! miaj etaj enspezoj preskaŭ konsumiĝis. Imagu ke; 'ŝipon rompitan,ĉiuj ventoj atakas'

 

 

 

PRI MIA FAMILIO

 

Mia familio konsistas el dek personoj; mi, mia edzino (kasigwa 49jaraĝa), miaj filoj; Mbassa 24jaraĝa kaj Haruni 6jaraĝa.

 

Miaj filinoj; Sara 26jaraĝa, Joyce 22jaraĝa, Nyabusingili 20jaraĝa, Ester 18jaraĝa, Eliza 13jaraĝa kaj Anna 9jaraĝa.

 

Mbassa kaj Sara ne studas, Joyce kaj Nyabusingili studas en mezlernejo. Ester estas abituriento en la duagrada lernejo pasintjare . Ĉi jare jam ŝi estas elektita por plustudi en la instruista mezlernejo (Katoke-Bukoba) en la regiono Kagera, la lernosesio daŭros du jarojn, sed mankas al mi mono por pagi ŝian lernokoston! entute estos pagenda monosumo ĉirkaŭ 1200usd, pageblaj per kvar transdonoj, do 300usd po unu duonjaro.

 

Elizabeth studas en la sepa klaso en bazlernejo. Anna studas en la 3klaso kaj Haruni studas en la unua klaso.

 

 

 

ESPERANTIĜO KAJ ESPERANTO AGADO.

 

Mi eklernis Esperanton en la jaro1992, per korespondkurso. Mia unua instruisto estas S-ino Anita Dagmarsdotter el Svedio. Poste mi turniĝis al S-ro Hans Bakker en Nederlando, kiu multe instruis al mi. En la jaro 2005, Hans konsilis al mi aliĝi al Internacia Esperanto-Instituto (IEI) por plustudi la lingvon per korespondkurso kaj diplomiĝi. Mi akceptis la ideon kaj en la sama jaro mi komencis lerni la lingvon, sendante miaj taskojn al mia instruisto S-ro Atilio Rojans Orelan, en Nederlando.

 

La studo daŭris unu jaron kun mia instruisto, surprize mi ricevis de li mesaĝon kun adiaŭa anonco ke li estos for de la laboro! Li sendis al mi libron 'Baza Cseh-Kurso'

 

En la jaro 1993, ni fondis klubon nomatan 'Kangetutya Esperanto Klubo' mi estis prezidanto de la klubo dum la jaroj 1993-1995.

 

En la jaro 1996, mi instalis E-kurson en la bazlernejo de Kabarimu, en Bunda. La kurso okazis ĉiusabate je la 3a.Tiu kurso daŭris dum du jaroj kaj tio estis raportita al Hans Bakker.

 

 

 

En la sekvanta jaro, S-ro Mramba Simba alvokis min kunlabori por evoluigi la movadon en mia lando, ĉar dumtempe la movado ŝajnis dormanta. Tiucele, ni fondis organizon nomata Funkciula Komitato. La komitato komencis labori por vigligi la movadon. Mi laboris kiel sekretario! unue nia laboro glatis sukcese kaj la eĥo aŭdiĝis ekster nia organizo al samideanoj. Tamen parte ni ne atingis projektan celon : okazigo de seminarioj, kursoj kaj kunvenoj laŭplanite. Manko de monrimedo fiaskigis ĉion.

 

 

 

En la jaro 1999  denove mi starigis E-kurson dum la lernejaj ferioj, ĉi foje mi petis klason en la bazlernejo Miembeni, en Bunda kaj mi ricevis permesilon de la lernejestro gvidi tie la E-kurson, kiu okazis dum tri periodoj (marto,junio kaj decembro). La raporto pri ĝi mi sendis al S-ro Hans Bakker kaj al Afriko Centro Esperantista en Lome, Togolando.

 

En la jaro 2004, mi kunlaboris kun S-ro Ambrose F.Polle de Mwanza fondante projekton pri studrondo de esperantistoj en Mwanza kaj en Bunda, celante altigi la lingvkonon de la lernantoj en tiuj urboj. La projekto naskis kamaradan interrilaton en ambaŭ flankoj. Ni foje al foje interŝanĝis lernmaterialojn, ideojn kaj fizike kunvenis. Ĉiuj ĝojis pri la Esperanto lingva ekzercado parole kaj skribe.

 

 

 

En la jaro 2005, ni organizis Esperanto-kurson, la kurson ni planis okazigi en Mwanza, sed poste Sro Ambrose Polle havis ideon ŝanĝi la lokon pro la malgranda monkvanto kiun ni ricevis kiel subvencion de Hans Bakker, ĉar oni komparis la kurskostoj en Mwanza kaj en Bunda. Rezultis ke en Bunda la kosto favoras, do pro tio ni okazigis la Esperanto-kurson en Bunda, de la 19-a ĝis 26-a de septembro 2005. Mi kaj S-ro Ambrose Polle gvidis la kurson, en kiu partoprenis 17 gesamideanoj de la urboj Mwanza, Sengerema, Bunda, kaj du el ili venis de Lugufu (kamparo) kiu situas en la regiono Kigoma. Tiuj estis S-roj Mtetulwa Wa Mahungu, Pepo. (Estis rifuĝintoj de DRC Kongo). Dum la kvin tagoj de nia kursosesio la aferoj glatis, sed la sesa tago vespere, mi ricevis informon de mia familio, ke mi tuj rehejmeniĝu ĉar mia edzino momente estis hospitaligita por naski. Mi adiaŭis la gesamideanojn kaj tuj rapidis hejmen, poste al hospitalo. La deka kaj duono horo vespere ŝi naskis filinon kaj ni nomas ŝin Elizabeth.

 

 

 

En la sekvanta tago, frumatene venis al mi sendito kiu raportis pri malagrabla novaĵo, rilate al miaj gesamideanoj : dum la pasinta nokto venis policoj en la gastejon kie miaj kolegoj tranoktis kaj arestis ilin. Kun malĝojo mi tuj rapidis al la policeja centro. Tie mi plenigis paperon por doni kaŭcion por liberigi ilin de la polica ĉelo. Mi sukcesis liberigi ilin sed ne tute, ĉar la persekutisto retenis du el ili nomataj S-roj Mutetulwa Wa Mahungo kaj Pepo, ĉar ili estis rifuĝintoj kaj mankis al ili dokumentoj kiuj rajtigis ilin eliri de ilia kampadejo. Pro ili, Sro Ambrose estis ellasita kun kondiĉo ke li venigu kelkajn dokumentojn rilate al tiu kazo, ĉar li estis suspektita esti tiu kiu konvikis ilin eskapi el sia kampadejo kaj partopreni la kurson sen porti licon aŭ permesilon de la surloka aŭtoritato. Bedaŭrinde Sro Ambrose ne sukcesis trovi ilin kaj estis denove kaptita. persekutisto malhelpis ilin tri kiuj estis malliberigitaj en prizono de Bunda kie oni restis pli ol kvardek tagoj. Post granda klopodo farita, ili estis liberigitaj kaj ĉiuj rehejmeniĝis.

 

 

 

En la jaro 2007 mi ne okupiĝis pri la movado pro multaj familiaj zorgoj. Sed en 2013 denove mia koro sopiris interkontaktojn kun gesamideanoj. Unue estis malfacile trovi ilin,tamen tuj venis ideon al mi, ke 'Unu arbo ne faras arbaron" por realigi la ideon, mi rakontis al Sro Dismas pri mia plano efektivigi Esperantomovadon en Bunda. Feliĉe li akceptis kunlabori kun mi kaj ankaŭ li sciigis al Sro Paul Kusaya kiu akceptis la ideon. Ni triope komencis kunlabori por la projekto. Ni fondis grupon kaj nomis ĝin Bunda Esperanto Rondo (BER). Ne pasis longa tempo, ni pensis ankaŭ pri la landa Asocio TEA kiu estis dormanta. Pri ĝi ni kontaktis la iamajn samideanojn en Mwanza kiuj reagis al mia mesaĝo kun aprobo. Ni decidis okazigi renkontiĝon kaj tio disvolviĝis dufoje en Mwanza en decembro 2014. Dum la unua kunveno S-ino Anita Dagmarsdotter el Svedio alvokis min telefone kaj ŝi kontribuis iom en nia diskuto kaj deziris ke la kunveno portu fruktodonon. La dua fojo, mi kaj Dismas denove partoprenis tian kunvenon kaj tie oni elektis min kunordiganto de la landa movado revigligo.

 

 

 

Ek de tiam mi forte laboras en diversaj kampoj kun aktivuloj en mia lando kaj intertempe kun Sro Gbeglo Koffi en Togolando kaj Anita Dagmarsdotter en Svedio finfine kun Adjev Adje kunordiganto de AK de UEA. Sro Adjev, mi kaj Paulo multege laboris por sukcesigi la AKE 6-an en Bunda urbo 2016.

 

 

 

Mallonga klarigo.

 

 

 

La lingvo Esperanto kreskas en Tanzanio sed ĝia ekzisto dependas de klopodoj farataj de instruistoj mem kiuj memvole eldonas sian tempon kaj moneton por organizi kurso programon kaj disvastigi Esperanton. En mia lando neniu pagas por partopreni iu ajn Esperanto kurson. La partopreno estas tute senpage!

 

 

 

Mi estas IlEI sekciestro en mia lando, sekretario de Bunda Esperanto Centro (BEC) kaj Esperanto- instruisto.

 

 

 

Mi amas Esperanton.

 

 

 

Mulele Mbassa Makaranga.