Malagasio aŭ Madagaskaro, konata ankaŭ per la nomo La Granda Insulo, troviĝas en la Hinda Oceano, oriente de Afriko. Ĝin apudas insuloj Reunio, Maŭricio, Sejŝeloj, Komoroj kaj deko da aliaj insuletoj. Malagasio enhavas ĉirkaŭ 22 milionojn da enloĝantoj. Ege varias la kulturo de la lando pro la diverseco de l’origino de ties popolo, kio donas al la Insulo homan riĉecon kaj buntan naturon kvazaŭ Malagasio estus tute aparta kontinento. Alia rimarkinda trajto ĝia estas la unikeco de la lingvo, la malagasa, kiu tamen paroliĝas en formo de dialektoj sed ne necesas tradukistoj por la interkompreno.

Esperanto eniris la landon komence de la 20a jarcento kaj disvastiĝis tra la Insulo danke al klopodo de la lokaj esperantistoj starigi Esperanto-klubojn. Estas vere ke nun, la lingvo restas nekonata de publiko kaj tio malfaciligas la inform-laboron kaj la instruadon de la verda lingvo. Des pli ke pro malfavoraj kondiĉoj ekonomiaj, la nuna nacia asocio UME (Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj) apenaŭ havas la eblecon instrui la lingvon en kelkaj kluboj, okazigi ekzemple nacian kongreson kaj internacian ekzamenon.

Ĝuste en tia kadro kaj situacio aperis la projekto ESPERANTO PLUS MALAGASIO, kies ĉefa respondeculo mi estas. Ĝia celo estas doni pli profesian aspekton al la Esperanto-movado (instruado, klubaj agadoj, informado…) kaj samtempe finance subteni lokan aktivulon. Danke al tiu projekto, la agonianta Esperanto-movado en Malagasio revigliĝas, ĝia agado eĥas en eksterlando sed oni devas agnoski ke la bazo daŭre restas fragila kaj ni ĉiam bezonas helpon de la tutmonda esperantistaro.


Mi nomiĝas Fidilalao Henriel kaj baldaŭ mia aĝo trafos duonan jarcenton. Mi esperantistiĝis en 1986, post konkurso, gajnis stipendion por ĉeesti la UKon en Prago en 1996 kaj de tiam, ame min katenas la malagasa Esperantio. Mi provas transdoni al mia familio tiun pasion pri Esperanto, mia edzino babiletas kun mi en Esperanto, tri el miaj kvar filoj mezbone parolas la lingvon. Mi povas diri ke 2/3 el mia tempo estas de mi uzata por Esperanto jen profesicele jen kiel volontulo por esperantaj aferoj. Mia revo estas ke ESPERANTO PLUS helpos nin antaŭenigi Esperanton en Malagasio tiel, ke stariĝos tie ĉi kultura centro pri Esperanto, prestiĝo kaj honoro ne nur por la malagasaj esperantistoj sed ankaŭ por nia monda familio.