Mi nomiĝas ADJE Adjévi, Togolandano kaj laŭprofesia klerigo, organizanto de manĝoj. Mi naskiĝis la 7an de oktobro 1978 en Akrao, Ganao. Mi studis en la vilaĝo Anjronkope kaj poste en Lomeo, la ĉefurbo de Togolando, kie mi ankaŭ aktivas por Esperanto : kunredaktisto de la organo ALVOKO de la Landa Asocio UTE ekde 2002, sekretario (2000 – 2006) de UTE, komitatano A (2008 – 2010) de TEJO por Togolando, eksa komitatestro de UTE, kunorganizinto de pluraj Togolandaj Esperantaj Kongresoj (TEK) kaj de la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en Benino, jarŝanĝe 2013. Kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA ekde 2011, unu el la verkintoj de la libro „Togolando fabelas”, aŭtoro de „El Togolanda saĝsako“. Fondinto de la organizaĵo APETo - Agado por la progresigo de Esperanto en Togolando, Landa Organizanto de Pasporta Servo kaj tradukinto de la 130-paĝa libro „Prometeo“ de Marko Mirindo.  Mi partoprenis al la 63a IJK (Hanojo 2007), al la 64a (Szombathely 2008) kaj al la 93a UK (Roterdamo 2008).

Mia lando, Togolando, tute situas inter la tropikoj. Ĝi limas norde per Burkinio, sude per Atlantika oceano de ĉirkaŭ 55 km, okcidente per Ganao kaj oriente per Benino.

Togolando etendiĝas de la 6a ĝis la 11a grado de la norda latitudo je 650 km. Inter 0 ° kaj 1 ° 51’ meridianoj de la orienta longitudo, ĝia larĝo varias de 50 (ĉe latitudo 10 ° 20' N) al 150 Km (ĉe latitudo 9 ° 45 'Nordo). Kun surfacamplekso je 56. 600 Km², Togolando estas unu el la malplej vastaj landoj en la Okcidenta Afriko.

La averaĝa temperaturo varias inter 26 kaj 28 gradoj en ebenaĵoj kaj falas je 24° en montoj. La relativa humideco varias de 70 al 90% en la suda parto kaj de 50 al 70% nordparte.

Togolando havas 6 milionojn da enloĝantoj, kies plimulto loĝas en kamparoj, kun dispartigo de 48.7% de viroj kontraŭ 51.3% de virinoj. Togolandanoj estas konataj pro ties emo al amikeco, ĝentileco kaj gastamo, kio kortuŝas ĉiun vizitanton ĉe la unua vizito.

La oficialaj lingvoj de lando estas la franca, Eve kaj la Kabje. Apude estas uzataj diversaj pluraj dekoj da lokaj lingvoj. La oficiala mono estas FRANC CFA. Oficiala mallongigo estas XOF. Foje oni legas FCFA. Oni povas ŝanĝi unu Eŭron kontraŭ 665 XOF. La du valutoj estas ligitaj, la XOF ne moviĝas sendepende de Eŭro.

Togolando fakte estas avangarda lando por Esperanto +. Jen do kial mi ĝojos iam gastigi vin ĉiujn en mia lando por ebligi al vi pli proksime senti mian agadon kaj per tio, spertigi vin pri la loka vivo. Alie, mi esperus (re)renkontiĝi kun vi ie en la vasta Esperantujo !

Mia laboro kadre de Esperanto Plus fakte estas laboro por disvastigi kaj pluvivigi Esperanton en mia regiono. Mi okupiĝas pri instruado de la lingvo kaj ankaŭ liveras E-materialon al petintoj. Pri tio, mi firme kunlaboras kun Esperanto-organizaĵoj, kiuj, ekzemple, subtenas ankaŭ materiale mian agadon. Mi organizas Babilmanĝon kiu rolas ne nur kiel rendevuejo por Togolandaj kaj eksterlandaj Esperantistoj revidi unu la alian, sed  ankaŭ kiel diskutejo kie ili kolektiĝas por lerni, interŝanĝi informojn kaj esprimi opiniojn plejofte pri Esperanto kaj aktualaĵoj meze de frandaĵoj. La informado estas ĉiam la kerno de miaj agadoj kaj mi informas pri la internacia lingvo tra radio- kaj televidaj programoj kaj ankaŭ dum kulturaj foiroj. Ekzemple dum universitata foiro en Lomeo, kaj en multaj aliaj renkontiĝoj. Krom ĉiumonatan raportmesaĝon al miaj subtengrupanoj, mi ankaŭ redaktas kaj eldonas rete trimonatan revuon kun la nomo BABILANTO por informi la ceteran mondon pri la movoj en Togolando kaj ĝenerale en Afriko.