Permesu, ke, unue, ni plezurege prezentu al vi Jean-Pierre MARCQ kaj Evelyne (Evlin') ROTELLINI.

 

Ili havas farmbienon en Arieĝo (suda franca departemento, apud Pireneoj), en kiu ili akceptas infangrupojn. Por ekscii pli, vi povos viziti la retejon la-maraude.fr (nun nur en la franca).

 

Evelyne kaj Jean-Pierre estas iniciatantoj de la asocio "LERNEJO EN TOGOLANDO" (fr : Une école au Togo) kiu helpas Instituton Zamenhof, kiu situas en Lomeo.

 

Ili ankaŭ iniciatis kreadon de ESPERANTO PLUS, kies administrantoj ili estas, estante prezidanto kaj kasistino.

 

Ni danku ilin pro iliaj humaneco, solidareco kaj unuvorte ilia Esperantisteco.

 

 

 

Nun pri ESPERANTO PLUS :

 


 

Ĝi estas asocio naskita en Arieĝo (sudparto de Francujo, apud Pireneoj).

 

Ĝia celo estas disvastigi Esperanton internacie danke al solidarecaj rilatoj.

 

Ĝi proponas :

 

  • Estigi memstarajn grupojn da subtenantoj,

  • Kunigi iliajn monatajn kotizojn,


  • Subteni kompetentan Esperantiston, kiu aktive disvastigas Esperanton.

 

 Kiuj celoj ?

 

  • Disvastigi esperanton,

  • Ludi socian rolon pri senlima solidareco,

  • Doni al ĉiu eblon agadi,

  • Krei transversajn retojn.

 

 Kial ?

 

  • Por subteni spertan esperantiston (nuntempe en Afriko), kiu ne havas laboron, provizante lin  per vivrimedo kadre de disvastigado de Esperanto.

 

 Kie ?

 

  • Ĝis nun la kandidatoj devenas de Afriko, kie akras la ekonomiaj problemoj.

 

Kiel ?

 

  • Arigante dekkvinope homojn, kiuj kotizas por iu aktivulo.